La deklaro de savsocieto kontraŭ subpremo ĉe la stacidomo SinOokubo en la 16-a de junio


Peto pri kontraŭagado kontraŭ rasismo kiu fortiĝas en Japanio

    Ĉirkaŭ stacidomo SinOokubo en Sinĵuku, Tokio estas korea urbo. Ankaŭ en la urbo loĝas diverslandaj homoj. Do tiu estas internacieca urbo.
    Sed lastatempe foje okazas kruelaj manifestacioj diskriminantaj koreojn ĉirkaŭ la stacidomo. La manifestacio levas portafiŝon “Mortigu koreojn anbaŭ bonajn kaj malbonajn.” Vere kruela ĝi estas. Ni neniam permesas diskriminacion al specifa nacio.
    S-ro HASIMOTO Tooru, reprezentanto de Partio por Japana Reformo diris “Konsolvirinoj necesis por tiama japana armeo.” “La armeo ne trude varbis virinojn.” Li estis kritikata ne nur de japanoj sed ankaŭ internacie. Li nek pardonpetis nek rezignis la reprezentanton. Multiĝas japanoj kiuj volas gardi Japanion ŝanĝante pasintan historion kaj intencas forpeli alilandanojn.
    Ni kontraŭas tiun tendencon. Ni neas rasismon kaj alvokas realigi ĝeneralan valoron, pacon kaj egalecon per internacia solidareco.
……………………………………………………………

La deklaro de savsocieto kontraŭ subpremo ĉe la stacidomo SinOokubo en la 16-a de junio

    Ni estas amikoj de s-ro A kiu estis maljuste arestita en la 16-a de junio dimanĉe dum la partopreno en la kontraŭagado kontraŭ manifestacio de rasistoj/diskriminaciistoj, cxefe anoj de Zaitokukai(Civitana Societo Kontraŭ Privilegio de Fremduloj).

    En tiu tago, en la urbo SinOokubo en kiu loĝas kaj laboras multaj homoj devenantaj de korea duoninsulo, rasistoj/diskriminaciistoj manifestaciis laŭte kaj ree kriante malamajn parolojn “Mortigu koreojn!” k.t.p. Tiel diskriminaciaj kaj kruelaj manifestacioj estas ree faritaj specife en ĉi-jaro. Multaj homoj sentas nepermeson al aroganta diskriminacia agito antaŭ siaj okuloj, kaj levas voĉojn diversmaniere. Ankaŭ en tiu tago, multaj homoj respondante alvokon protesti per portafiŝo, kuniĝas en la urbo SinOokubo kaj levis protestajn voĉojn per respektiva maniero. S-ro A estis unu el ili.

    Kiam la diskriminacia manifestacio venis antaŭ la stacidomo SinOokubo. Sur trotuaro inter protestantoj aperas rasistoj levante sunaj standardoj kaj kuraĝigis krie la manifestacion. La rasistoj senĉese provokis protestantojn kaj okazigis malgrandan konfuzon. En tiu situacio s-ro A kiu protestis rasistojn kun ĉirkaŭaj protestantoj, estis maljuste arestita kaj detenita .

    En tiu tago 4 protestantoj estis arestitaj. 3 el 4 arestitoj estis feliĉe tuj reliberiĝis. Tamen s-ro A ankoraŭ estas detenita maljuste. Ni postulas tujan reliberigon de s-ro A.

    Amaskomunikiloj raportis kiel ke tiu aresto okazis pro “konflikto inter Zaitokukai-grupo kaj kontraŭgrupo.” Sed ĉi tio estas malica skemiĝo. Tie estis senĉesaj paroloj de malamo kaj farado de “Perforto” fare de rasistoj/diskriminacistoj, kontraŭe disvolviĝo de parolo kaj agado “Ne perfortu.”

En la obstrukcema epoko, nun diskriminacia kaj ŝovinisma atomosfero vastiĝas en la tutan japanan socion. Politikistoj kiuj disparolas reviziismon de historio kaj   amaskomunikiloj kiuj raportas kiel “neŭtrale”, amplifikas tion. Estas certe ke apero de rasistoj/diskriminacioj ekz. Zaitokukai radikas en la socio. Potenco de polico intervenas en japanaj socimovadoj per rasistaj perfoto, kaj disigas popolon per subpremoj, intencas izoli popolajn movadojn. Estas vere ke la sinteno de polico kreskas arogantecon de rasistoj/diskriminaciistoj.

    Pro tio ni kune alvokas forte kontraŭrasismon, kontraŭdiskriminacion kaj kontraŭsubpremon. Por ŝanĝi ĉi tiun socion kiel eble plej vaste.

    Liberigu tuj s-ron A!

*Ni kolektas subtenojn de individuoj kaj organizoj por la supera deklaro. Bonvolu sendi subtenon kaj mesaĝon al la suba retadreso. Ni publikigos subtenon kaj mesaĝon sur interreto k.t.p. Se vi volas publikigi anonime, skribu tiel.

Retadreso por via subteno : antifa616q@aim.com , antifa616q@gmail.com

*Nun pluraj advokatoj laboras por tuja reliberigo de s-ro A. Kostas multe savagado kun advokatoj. Ni esperas vian mondonacon.

Nomo de konto : Minnano Q

Poŝtĝirkonto : 00140-2-750198  (Skribu “616 SinOokubo”)
** Request for donations of this time was over.  Thanks for all.  (07/25/2013)

Konto de JP Banko : Banka kodo 019  kuranta konto 0750198

Adreso : 6.16Kyuenkai
ĉe Kyuen Renraku Center
Isida Bldg. 5F, 2-8-16, Sinbasi, Minatoku, Tokio
JP 105-0004